Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxletero_3

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

novajxletero_3 [25.08.2009 08:39]
ljosxa ĵ
novajxletero_3 [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Novaĵletero 3 ====== 
-Saluton karaj geamikoj! 
  
-Libera esperanta kantaro-vikio igxis 1000-kanta! 
- 
-Dum lastaj tagoj kvanto da kantotekstoj,​ haveblaj en kantaro-vikio superis 1000. Tio estas rezulto de internacia kelkjara kunlaboro, kiun faradas esperantistoj tutmonde. 
- 
-Dank'​al vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por cxiuj, kiuj interesigxas pri muziko diversmaniere. Ajna kunlaboranto povas meti novan kantotekston,​ alia korekti erarojn, plua aldoni gravan informon, ktp. Pasx'​al'​pasxe la kantaro kreskas kaj igxas vera helpilo por muzikemuloj. 
- 
-Gxin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj en esperanto. La kantaro estas fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de e-kursoj. Fanoj trovas en gxi kompletajn albumojn de sxatataj muzikbandoj kaj videojn de kantoj. Auxtoroj kaj tradukantoj uzas gxin por publikigi siajn verkajxojn. ​ 
- 
-En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj, tradukitaj de nacilingvoj,​ movadaj, por hxora plenumado, infanaj, rokaj, popaj kaj aliaj. 
- 
-En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere:​ laux kategorio, nomo aux per frazo entekste. Kantoj estas arangxataj laux albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de koncerna auxtoro aux muzikbando. Por korekta plenumado vi trovos muzikfoliojn,​ akordojn por gitarludado. Ankaux vi povas sekvi kantotekston kaj spekti videon aux uzi karaokeon. 
- 
-Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu cifero - 1000, kaj invitas cxiujn, kiuj gxis nun ne vizitis la kantaron fari tion, trovi sxatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en gastlibro. 
- 
-Funkciadon de kantaro-vikio subtenas Esperanto@Interneto,​ kiu dum jaroj gastigas gxin en sia servilo, dankon! 
- 
-Adreso de kantaro-vikio:​ http://​ikso.net/​kantaro 
- 
-{{tag>​vikiejo}} 
novajxletero_3.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)