Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rabista_dormo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

rabista_dormo [27.02.2007 17:56]
ljosxa
rabista_dormo [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Rabista Dormo ====== 
-//Kantas [[Kajto]], auxtoroj W. Auld kaj Nanne KALMA// 
-===== Teksto ===== 
- 
-Ha dormo, kiu al mi rabas 
-minutojn de la viv', 
-sur mia koramboso frapas 
-martelo de malammotiv',​ 
-cxar miaj tagoj estas jam mallongaj 
-sen ankaux tio, 
-ke vi min lasas sen konscio 
-al porka stagno, al stuporoj ronkaj. 
-  
-Mi, mi volas koni 
-cxiun momenton de etern'​. 
-Mi, mi volas spioni 
-plej etan spasmon de la homoverm',​ 
-penetri en komprenon gxis la fundo, 
-kaj legi de l' epokoj cxiun pagxon, 
-ne perdi mian junulagxon 
-marasme kvazaux apudfajra hundo. 
-  
-Esti poet' en mi sopiro ardas: 
-mi volas krei ja generi belon! 
-Sed ve, ho ve, mi nur rigardas, 
-ne vidas, ne traboras sxelon, 
-gxis la kerno, gxis la kerno. 
-Mi scias, ke por poetigxi 
-mi devas min dedicxi ​ 
-al vivopleno da senfina lerno. 
-  
-Tial, ho dorm' kruela, mi domagxas 
-vian neforskueblan jugon. 
-Vin nur devige mi omagxas, 
-klinas, klinas la nukon, 
-cxar plongxas mia kap' al la kuseno, 
-kaj miaj okuloj krevas, 
-valorajn horojn mi nevole devas 
-pasigi en senfrukta sveno, 
-pasigi en senfrukta sveno, 
-pasigi en senfrukta sveno. 
- 
-{{tag>​litero_r kanto}} 
  
rabista_dormo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)