Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sigurda_balado._forgxisto_regin

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

sigurda_balado._forgxisto_regin [15.05.2016 22:04]
martin_strid
sigurda_balado._forgxisto_regin [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-###Sxablono por kantotekstoj. Tio cxi estas komento. forigu ilin! 
  
-====== Sigurda balado. Forgxisto Regin ====== 
-### 
-^Muziko|[[Feroa balado malnova]]| 
-^Esperanta teksto|[[Martin STRID]]| 
-^Esperanta plenumo|[[Nomo FAMILINOMO]]| 
-^Tipo|traduko| 
-^Originala plenumo|[[]]| 
-^Originala teksto|[[Johan Henrik SCHRØTER (?) ]]| 
- 
-< Unu el plej malnovaj feroaj baladoj, pri Sigurd Fafnon-mortiginto,​ forĝisto Regin kaj drako (aŭ "​serpento"​) Fafno. ​ 
-Verkis verŝajne Johan Henrik Schrøter (iam ĉirkaŭ jaro 1820). ​ 
-La rakonto venas el Volsunga fabelo kaj estas ilustrita en ŝtonaj runskriboj kiuj aĝas mil jarojn. ​ 
-Sigurd nomiĝas feroe Sjúrður (Sjeŭrur) kaj germane Siegfried ("​Zigfrid"​). Opinias historiistoj ke li estis franko. ​ 
-Al 131-strofa varianto el Strejmojo (ĉu?) (Feroa Fluinsulo), interrete trovebla, ni aldonis 32 kromajn strofojn el 146-strofa varianto kiu estis notata en Sudurojo (Feroa Sudinsulo) kaj presata en 1822.  
-Nur sudurojan strofon montras en la feroa teksto litero s ĉe la strofnumero (ekzemple '7s) kaj nur strejmojan litero c, ceteraj estas pli-malpli komunaj, sed tiuj du kun litero t estas nur unu strofo krom ĉe muzika grupo Tyr.  
-Melodio #Strejmoja el centra Feroo kaj #Suduroja el feroa Sudinsulo. 
-Tradukis Martin Strid (2014). 
-Sigurd nomiĝas feroe Sjúrður (Sjeŭrur) kaj germane Siegfried ("​Zigfrid"​). 
-Kaj la vortoj kaj la sinsekvo de la strofoj povas varieti. 
-Klarigoj (*):  
-'2 Sablejo estas malfekunda tero, ofte landlima. ​ 
-'7 Hel estas diino gardanto de la malhela kaj malvarma regno de morto. 
-'28 Funebra kutimo estis meti kadavron de estro sur ŝipon kaj bruligi ĝin sur maro kun valoraĵoj. ​ 
-'53 Morti sur pajlo signifas morti hejme pro aĝo aŭ malsano, anstataŭ heroe-honore morti en batalo. 
-'118 Unuokuleco estas atribuo de ĉefdio Votano (Oðin). 
-'122 Ŝilda bruo: batalo. ​ 
-'128a Serpento jen signifas drakon. 
-'135 Vundosago, metaforo pri glavo. 
-> 
- 
-& Sigurda balado: ​ 
-< Rekante 23 el 37 batoj. Norda Kantaro #4401, la unua parto el kvar. 
-Klarigojn (*) vidu post la strofoj.>​ 
- 
-(#​Melodioj: ​ 
-< 6600 batoj, 1 horo kaj 2-9 minutoj.> ​ 
-<​1,​6-1,​8:​37>​ ( 
-(# Varianto A: /mimi mire doTi LalSo; LaTi dore mimi; mimi lala la ti; tila sofa mimi;  
-(#​Rekantaĵe:​ mi mifa mi mire do La; LaTi doTi do rere mi mi; lala lala sofa mi; mi mifa mi mire do La; VoVo)) 
-? 
-(#​Strejmoja:​ /mimi mimi mimi mi; dodo dore mimi; mimi lala la ti; tila sofa mimi;  
-(#​Rekantaĵe:​ mi sofa mi mido Ti La; LaTi doTi do dore mi mi; lala lala sofa mi; mi sofa mi mido Ti La; h)) 
-? 
-(#Suduroja: /mire mire doTi LalTi ; dodo dore remi; mifa somi so la; lala laso sofa;  
-(#​Rekantaĵe:​ mi sofa mi dodo Ti La; LaSi LaTi do dodo re mi; mila lala laso so; mi sofa mi dodo Ti La; mimi)) 
-)×168) 
-+ 
- 
-===== (&​Strofoj:​ ===== 
-###En tiu sekcio aperas kantoteksto. 
- 
-===== ,& Forĝisto Regin: ===== 
-  
-'1 /Ĉu vi volas aŭdi nun ; kion ĉi mi kantas ; pri la riĉaj reĝoj ; mi nun ek rakontos. ​ 
-(×: Griz portis oron de l' sablo*. ; Glavon svingis li kun kapablo. ; Sigurd venkis drakon ja. ; Griz portis oron de l' sablo.) 
-'2 Sigmund, tiel nomas mi ; de l' jarlo filon ; estis la juna Hjordujs, ; ŝi lia edzino. .....  
-'3 Tiel gaje trinkas ili ; en la jula festo ; kaj tiel klare sidas ili ; seĝojn de altkresto. ..... 
-'4 Malpaco iris ; al la granda halo ; kaj tiel ĝi fortiĝis en ; de riĉa reĝo valo. ..... 
-'5 Tiam estis multe jen ; el riĉa homa rando ; malpaco iris al ; de riĉa reĝo lando. ..... 
-'6 Malpaco iris ; en riĉan reĝan landon ; metas ili sian batalon ; sude ĉe maran strandon. ..... 
-'7 Rajdas ili al batalo ; suden sur la strandon ; bravaj fortaj gardis ili ; riĉan reĝan landon. ..... 
-'8 Metis siajn boatojn; sude ĉe la strandon ; tiom ruze gardis ili ; riĉan reĝan landon. ..... 
-'9 Rajdas ili al batalo ; neniu venas re ; poste vivas Hjordujs ; en malĝojo tre. ..... 
-'10 Rajdas ili al batalo ; venas vivofino ; poste vivas Hjordujs ; Sigmunda edzino. ..... 
-'11 Hjordujs ŝultras sin ; per blumantelo ; iris sur la kampo antaŭen ; al Sigmund celo. ..... 
-'12 "Kuŝu sana Sigmund nun ; mia kara ; estas mi en malĝojtempo ; vin viziton fari. ..... 
-'13 Aŭdu alta Sigmund ; mia kara ; ĉu kuraca estas io ; por viaj vundoj bara?" ..... 
-'14 "​Malfrue por vi Hjordujs ; jen konsilan fundon ; al mi donu balsamon ; kuracan por mia vundo. ..... 
-'15 Hunding-filoj en luktobruo ; faris vundon ĉi ; estis veneno en la glavo ; ili portis kontraŭ mi. ..... 
-'16 Kiam al mi venis unua ; vunda tru' ; rompiĝis mia glavo ; en pecojn du. ..... 
-'17 Kiam al mi venis ; dua vundo ; malbone apud koron ; hakas al profundo. ..... 
-'18 Prenu vi ĉi tiujn ; glavpartojn du ; ilin al forĝejo ; portu la filo plu. ..... 
-'19 Kion vi havas en utero ; estas knaba homo ; vi nutru lin al bona forto ; kaj donu Sigurd nomon. ..... 
-'20 Pri filo nun jen ; por vi mia vorto: ; ĉi tiu sama filo ; venĝu mian morton. ..... 
-'21 Regin forĝisto loĝas ; ĉe venonta flu' ; al li vi portu ; ĉi glavpartojn du. ..... 
-'22 Forĝu glavon li el ĝi ; brilan en fasono ; ambaŭn fendi povu ĝi ; feron kaj ŝtonon. ..... 
-'23 Akra nomiĝas drako ; kuŝas Brilerike ; Regin estas bona forĝisto ; perfidas li praktike. ..... 
-'24 Mi ne povas Hjordujs ; longe paroli vin ; jen devas esti mortmomento ; nun venanta min." ..... 
-'25 Turnis ploranta Hjordujs sin ; de Sigmund for ; ĉiuj ŝiaj domaninoj ; staris ĉe ŝi deĵore. ..... 
-'26 Ĉiuj ŝiaj domaninoj ; apud ŝi lojalis ; kiam edzino Hjordujs ; senkonscion falis. ..... 
-'27 Tiam kiel ofte plu ; venis ĝi en hasto ; reĝo saman nokton ; serĉis Helon* gasto. ..... 
-'28 Ne malpli ol tiam volis ; Hjordujs kostojn savi ; al la ondoj ruĝan oron* ; lasis al Sigmund havi. ..... 
-'29 Al la ondoj ruĝan oron ; ŝi lasis al li spesi ; krucon el arĝento blanka ; signon por adresi. .....  
-'30 Oriente sub monteto kie ; knaboj ludas en lumo ; kadavron palan fosis ili ; malsupren en nigran humon. ..... 
-'31 Oriente sub monteto kie ; knaboj venas paroli ; malhelas ĉi tenebran tagon ; malsupren en humon soli. ..... 
-'32 Ploranta nun iris Hjordujs ; en sia halo sidi ; Hjalprek reĝo unua estis ; vidvinon jen viziti. ..... 
-'33 Sigmund reĝo ; de Hjordujs iris ; Hjalprek reĝo ; poste ŝin akiris. ..... 
-'34 Hjalprek reĝo ; de l' jarlo filo ; li nun ricevis, ; altrangan edzinon. ..... 
-'35 Graveda la edzino iras ; longe naŭ monatojn ; ĝis venis tiu moment'​ ; ŝi naskas filon ŝatan. ..... 
-'36 Graveda la edzino iras ; naŭ monatojn konajn ; ĝis venis tiu momento ; ŝi naskas filon bonan. ..... 
-'37 Tiam kiel ofte plu oni ; kaŝas malfacilon ; iris edzino al alta ĉambro ; kaj naskas junan filon. ..... 
-'38 Ŝi vestas lin per ŝtofoj bone ; kiam li venis en domon ; Sigurd tiel petis ŝi ; por bona knabo nomon. ..... 
-'39 Tielis pri Sigurd ; multis lia kresk' ; pli li kreskis en monato ; ol aliaj infanoj en ses. ..... 
-'40 Kreskis li ĉe sia panjo ; kaj sen ambigu'​ ; pli li kreskis en monato ; ol aliaj en dek du. ..... 
-'41 Kreskis li ĉe sia panjo ; ŝi donis al li progreson ; lernis li pli en unu monato ; ol aliaj infanoj en ses. ..... 
-'42 Kreskis li ĉe sia panjo ; fortis evolu' ; pli fortiĝis en monato ; ol aliaj en dek du. ..... 
-'43 Kreskis li ĉe sia panjo ; bonis lin fortun'​ ; pli li gajnis en monato ; ol aliaj en dek du. ..... 
-'44 Kreskis li en tiu regn' : als viro de domin' ; Hjalprek reĝo ; edukis lin. ..... 
-'45 Kreskis li en tiu regno ; rapide kaj ne lante ; fariĝis liaj hakoj pezaj ; reĝajn virojn batante. ..... 
-'46 Li elstaris en ludkampo ; sub la ŝildo ruĝa ; lernis ĉiun ruzon kiun ; oni konkurse juĝas. ..... 
-'47 Li elstaris en ludkampo ; en konkursabundo ; ĉiam kiam ili pretis ; estis multaj vundoj. ..... 
-'48 Li elstaris en ludkampo ; en hero-duel'​ ; ŝiras grandajn kverkotrunkojn ; sendas kelkajn al Hel. ..... 
-'49 Sidigas la fraŭloj sin ; koleraj ili estis ; "Vian prefere venĝu patron ; ol tiom nin molesti."​ ..... 
-'50 Sigurd ĵetas ŝildon ruĝan ; malsupren al la tero ; aŭdinte morton de sia patro ; nigriĝis li en kolero. ..... 
-'51 Ĵetas glavon kaj luktvestojn ; ne plu lin amuzas ludo ; kaj eniras al sia patrino ; kun vangoj en pala ruĝo. ..... 
-'52 Knabo iras al panjo sia ; parolas en rekta elano ; "Diru min pravon patran, ĉiu ; scivolas pri sia klano. ..... 
-'53 Nun aŭskultu bena panjo ; diru el emajlo ; vivon de patro ĉu prenis iu ; aŭ mortis li sur pajlo*? .....  
-'54 Aŭdu mia bena patrino ; demandas mi al vi ; ĉu mia patro veka venkiĝis ; kaŝe estas al mi. .....  
-'55 Aŭdu bena mia patrino ; veron diru al mi ; kies estis tiu nomo ; venkis patron li? ..... 
-'56 Aŭdu mia bena panjo ; diru al mi de l' benko ; ĉu li ankoraŭ estas monde ; kiu patron venkis?"​ .....  
-'57 "Se en mondo pluas kiu ; vian patron venkis ; estos ne dum vivas vi ; ke li vin rekompensos. .....  
-'58 Mi ne povas pli vere ; ol ĉi diri vin ; tiuj estis Hunding-filoj ; kiuj venkis lin. ..... 
-'59 Tiuj estis Hunding-filoj ; kiuj venkis lin ; estos ne dum vivas vi ke ; ili kompensos vin." .....  
-'60 Sigurd respondas al patrino ; pove laŭ siaj sentoj ; "Ofte kreskis al juna hundo ; buŝe akraj dentoj."​ ..... 
-'61 Hjordujs iras al la kestoj ; ĉiuj en ora garno ; "Jen vi vidas batalvestojn ; de via patro en armo." ..... 
-'62 Ŝi malŝlosas la kestojn ; kun ora atribuo ; ŝi elprenas la glavopartojn ; kaj ĵetas al Sigurd-genuo. ..... 
-'63 Ŝi elprenas la ĉemizon ; tute sangmakulan ; "Jen vi vidas, bena filo, ; vian patran tumulon."​ .....  
-'64 Ŝi malŝlosas la keston kie ; oro kaj aĵoj sekretas ; prenas tiun sangan ĉemizon ; kaj al lia genuo ĵetas. .....  
-'65 Prenas ŝi la glavpartojn ; al Sigurd donas ŝi ; "Donis via bena patro ; ja multan bonon al mi. ..... 
-'66 Prenu vi ĉi tiujn ; glavpartojn du ; lasu forĝi ilin al ; sambona substitu'​. ..... 
-'67 Regin forĝisto loĝas ; ĉe venonta flu' ; al li vi portu ; ĉi glavpartojn du. ..... 
-'68 Al li venigu vi ; ĉi glavpartojn du ; forĝu li bone kaj valore ; ĝis vi rajdos plu. ..... 
-'69 Akra nomiĝas drako ; kuŝas sur Brileriko ; Regin estas bona forĝisto ; perfido lia praktiko. ..... 
-'70 Iru al rapidfluo, vi ĵetu ; ŝtonon en riveron ; tian elektu ĉevalon kun ; malfuĝa karaktero."​ ..... 
-'71 Iris al rapidfluo, li ĵetis ; ŝtonon en riveron ; tian elektis ĉevalon kun ; malfuĝa karaktero. ..... 
-'72 Li elektiĝis en la regno ; neniu lin egalis ; poste jam nomiĝis li ; Grizo, Sigurda ĉevalo. ..... 
-'73 Frue estis en mateno ; mi memoru pove ; Sigurd celas trans riveron ; forĝiston Regin trovi. .....  
-'74 Sigurd saltas al Griza dorso; mateno nuras novi ; poste rajdis li trans riveron ; forĝiston Regin trovi. .....  
-'75 Estis juna Sigurd ; rajdas al pordo kabana ; Regin ĵetas forĝaĵojn ĉiujn ; kaj prenas glavon en mano. .....  
-'76 "Aŭdu brava Sigurd ; vi estas kuraĝa viro ; vojaĝas kien vi ; kien rajda iro?" ..... 
-'77 "Nun aŭskultu Regin ; ĉi tien mia iro ; forĝu por mi glavon nun ; jen mia deziro."​ ..... 
-'78 "Estu bonvena, juna Sigurd ; min kara estas vi ; se restos en regno iom da tempo ; vi estu ĉi nokte ĉe mi." ..... 
-'79 "Mi ne povas, forĝisto Regin ; resti jen ĉe vi ; mankos mi al Hjalprek reĝo ; el la kortumo ĉe li. ..... 
-'80 Forĝu glavon vi por mi ; bonvalora afero ; ambaŭ fendos mi per ĝi ; kaj ŝtalon kaj feron. ..... 
-'81 Forĝu glavon vi por mi ; brilan en fasono ; ambaŭ fendos mi per ĝi ; feron kaj ŝtonon."​ ..... 
-'82a Regin je la glavo prenis ; metis ĝin sur ardon ; dek noktojn tenis ; li ĝin tie garde. ..... 
-'82b Regin je la glavo prenis ; metis ĝin enflame ; dek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same. ..... 
-'83 Dek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same ; tiam juna Sigurd for ; rajdinta estis jam. ..... 
-'84 Frue estis en mateno ; suno brilas nove ; Sigurd saltas al Griza dorso ; forĝiston Regin trovi. .....  
-'85 Sigurd saltas al Griza dorso ; mateno nuras novi ; poste rajdis li trans riveron ; forĝiston Regin trovi. ..... 
-'86 Estis juna Sigurd ; rajdas al pordo kabana ; Regin ĵetas ĉiujn forĝaĵojn ; kaj prenas glavon en mano. ..... 
-'87 "Estu bonvena, Sigurd ; forĝis mi glavon ; se vin ne nocas menso kaj koro ; vi estos venkohava. ..... 
-'88 Forĝis glavon mi por vi ; brilan en fasono ; ambaŭ fendos vi per ĝi ; feron kaj ŝtonon."​ ..... 
-'89 Sigurd iras amboson grandan ; firma grundo atendis ; rompe sian glavon ; en partojn du li fendis. .....  
-'90 "​Morton de mi, Regin ; vi meritas ĉar ; min perfidi volis vi ; per via armilfaro."​ .....  
-'91 Ambaŭn prenas li glavpartojn ; ĵetas al lia sino ; tremis Regin forĝisto ; kiel lilifolio. .....  
-'92 Ambaŭn prenas li glavpartojn ; ĵetas al lia mano ; tremis mano de Regin ; kiel lilia kano. .....  
-'93 "​Forĝu vi alian glavon ; sed tiel forĝu ĝin ; sciu vi Regin ; vivo ne restos vin. .....  
-'94 Glavon vi faru tiom ; forta en tolero ; ambaŭn fendos mi per ĝi ; kaj ŝtalon kaj feron."​ .....  
-'95 "​Forĝos mi alian glavon ; estos ĝi sufiĉe ; koron de la drako ; metos mi kondiĉe. .....  
-'96 Por vi juna Sigurd ; forĝos mi na glav' ; koron de la drako ; vi donu al mi por pag'​."​ ..... 
-'97 Regin je la glavo prenis ; metis ĝin enflame ; tridek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same. ..... 
-'98 Tridek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same ; tiam juna Sigurd for ; rajdinta estis jam. ..... 
-'99 Sigurd saltas al Griza dorso ; mateno nuras novi ; poste rajdis li trans riveron ; forĝiston Regin trovi. ..... 
-'100 Estis juna Sigurd ; rajdas al pordo kabana ; Regin ĵetas ĉiujn forĝaĵojn ; kaj prenas glavon en mano. ..... 
-'101 "Estu bonvena, Sigurd, ; kia via atendo? ; bonan havos vi superon ; laŭ ĉies rekomendo. ..... 
-'102 Estu bonvena, Sigurd ; forĝis mi na glav' ; se vin ne nocas menso ; vi vaste vojaĝos brava. ..... 
-'103 Forĝis glavon mi por vi ; brilan en fasono ; ambaŭn fendos vi per ĝi ; feron kaj ŝtonon."​ .....  
-'104 Sigurd iras amboson, hakas ; ĉion en rigardo ; nek eltenas klaboj nek traboj; al tiom glava hardo. ..... 
-'105 Tiel hake li Sigurd ; forte batis ; fendis li amboson ; kaj la fundon dis. ..... 
-'106 Kuras rivero el tiu fonto ; alia ĉe la flanko ; Gram nomas li glavon ; kuŝantan sur halplanko. ..... 
-'107 "Aŭdu glora Sigurd, ; edzinon serĉas vi ; por simila ĉefo ; donos vivon mi." .....  
-'108 "Nun aŭskultu Regin ; ĉi tion vi diras al mi ; sed alio kuŝas koron ; forĝisto Regin, de vi." .....  
-'109 "Tion ĉi, brava Sigurd ; diru vi min ; kiam vi rajdos Brilerikon ; lasu min sekvi vin." ..... 
-'110 "Unue rajdos mi aŭrore ; Hundingfilojn trovi ; poste rajdos mi Brilerikon ; memoron mi ŝatas kovi. ..... 
-'111 Unue rajdos mi aŭrore ; Hundingfilojn faligos ; poste rajdos mi Brilerikon ; vi ne kun mi navigos."​ ..... 
-'112 Estis Sigurd Sigmundido ; ne mankas al li bonsorto ; rajdis li tiam en aŭroro ; sin venĝis patran morton. ..... 
-'113 Rapide li venkis Hunding-filojn ; revenis li poste fortika ; hastan horon restis li ; li rajdis al Brileriko. .....  
-'114 Ĉiujn venkis li Hunding-filojn ; venis li re sen piko ; mallongan tempon estis en regno ; li rajdis al Brileriko. ..... 
-'115 Trompulo Regin forĝisto ; pensas mem en si ; "Celas vi al Brileriko ; vin postsekvos mi." ..... 
-'116 Estis Sigurd Sigmundido ; rajdas trans arbaro ; lin renkontis maljunulo ; eksidis apud pado. ..... 
-'117 Venis viro sur kampo antaŭen ; jam nenia rimarko ; vastan ĉapelon kape portis ; en manoj finna arko. ..... 
-'118 Venis viro sur kampo antaŭen ; strebis li montorande ; havis okulon unun en kapo* ; butonpantalonon gambe. ..... 
-'119 Estis la juna Sigurd ; al Brileriko kuras ; renkontis maljunan viron ; meze sur la spuro. .....  
-'120 Estis la juna Sigurd ; sursidis bonan ĉevalon ; tiel diris filoj al mi ; lin batis la fatalo. .....  
-'121 "Aŭdu Sigurd Sigmundido ; vi estas alta viro ; vojaĝas kien vi ; kien rajda iro?" ..... 
-'122 "Unue mi rajdis al ŝilda bruo* ; la Hunding-filojn trovi ; nun mi rajdas al Brileriko ; faman lukton provi."​ .....  
-'123 "Aŭdu alta Sigurd ; diru vi al mi ; kiu estas malgranda homo ; sekvanto jen kun vi?" .....  
-'124 "​Forĝisto Regin li nomiĝas ; drakofrata viro ; ĉar mi havas lin ĉe mi ; dum ĉi tiu mia iro." ..... 
-'125 "Kiu vin petis fosi ; du truojn ĉi ; morton tiu sama homo ; generis por vi." .....  
-'126 "Regin al mi konsilis ; fosi truojn du ; ĉar li estas mia amiko ; dum tiu ĉi veturo."​ .....  
-'127 "Se vin konsilis Regin ; fosi truojn du ; estas li fiperfidulo ; mortigi vin faros, nu. ..... 
-'128a Bone Sigurd devas vi ; havi je atento ; ke ne donu al vi morton ; tiu ĉi serpento*. ..... 
-'128b Bone Sigurd devas vi ; gardi je atako ; ke ne donu morton al vi; tiu granda drako. ..... 
-'129 Fosu vi nun truojn du ; kaj trian apude, ho, ; efiko de l' veneno ; ĝin varmigu do. ..... 
-'130 Fosu vi la trian ; vi fosu ĝin proksime ; efiko de l' veneno ; fortigos vin anime. .....  
-'131 Fosu vi truojn kvar ; se lacigos vin atako ; gardos vi vin per tio kontraŭ ; venensango draka. ..... 
-'132 Fosu vi la kvaran ; iom pli longe for ; supren el la truo ; luktos vi lin rigore. ..... 
-'133 Fosu vi la kvaran ; vi fosu ĝin apude ; poste vi Sigurd ; staru en tero kruda."​ ..... 
-'134 Drako iris de la oro ; vasta famo deklaras ; Sigurd sidiĝas sur Griza dorso ; rajde sin preparas. ..... 
-'135 Drako iris de la oro ; ŝajnas en sekuro ; Sigurd palpas vundosagon*;​ por glava proceduro. .....  
-'136 Tridekulna akvofalo ; sub ĝi kuŝis drako ; kapo kaj vosto sur la tero ; kuŝis kurbe lokon. ..... 
-'137 Tridekulna akvofalo ; sub ĝi kuŝis drako ; supre estis ambaŭ bridoj ; kuŝis ventro lokon. ..... 
-'138 Supris liaj ambaŭ bridoj ; sed ventro lokon kovis; estis la brava Sigurd ; li sian glavon ŝovis. ..... 
-'139 Estis rapida Sigurd ; glavon tiris en tru' ; buntan drakon fendis li ; en disajn partojn du. ..... 
-'140 Sigurd donis hakon belan ; al ĉiuj tre mirenda ; tremis tiam frondfolioj ; kaj tuta mondetendo. ..... 
-'141 Tremis tiam frondfolioj ; tuta mondetendo ; Sigurd per sia akra glavo ; hakis talion fende. ..... 
-'142 Tiam drako demandis ; kiam li kuŝis rompe ; "Kiu estas la kuraĝulo ; hakanta tiom aplombe?"​ .....  
-'143 "​Sigurd vi nomu min ; Sigmunda filo ; estis la juna Hjordujs ; ŝi lia edzino."​ .....  
-'144 "Nun aŭskultu Sigurd ; kion mi diras al vi ; kiu vin sekvis vastan vojon ; tien ĉi al mi?" .....  
-'145 "Regin estas via frato ; voje li min gvidis ; li plej granda perfidulo ; mortigi vin avidis."​ ..... 
-'146 Tion respondis drako ; en sange kuŝa stato ; "​Mortigu vi forĝiston Regin ; kvankam mia frato. ..... 
-'147 Venku vi forĝiston Regin ; kiel vi venkis min ; li plej granda perfidulo ; mortigi volis vin." ..... 
-'148 Diris Regin forĝisto ; je sia intereso ; "Ĉu al mi nun Sigurd ; vi donos laŭ promeso?"​ ..... 
-'149 Sigurd pikis al la koro ; kvankam vojo dura ; fritis ĝin sur stango ; tridek ulnojn mezura. ..... 
-'150 Sigurd mane tro varmiĝis ; tuj en buŝon tiris ; birdojn li kaj bestojn ĉiajn ; komprenis kion diris. .....  
-'151 Diris al li sovaĝaj birdoj ; sidis sur kverka branĉo ; "Por vi mem Sigurd ; estu viando manĝo."​ ..... 
-'152 Sigurd rostis koron ; kaj tiris ĝin de l' stango ; Regin kuŝiĝis drinki ; el draka venensango. ​ 
-'153 Regin kuŝis drinki ; el sango de la drako ; Sigurd morten vundis lin ; per tie stara hako. ..... 
-'154 Estis la juna Sigurd ; glavon svingis plu ; poste li fendis forĝiston Regin ; en disajn partojn du. .....  
-'155 Multan oron povis tiam ; Sigurd ekposedi ; ĉar li venkis la buntan drakon ; kiu Brilerike predis. ..... 
-'156 Frue estis en mateno ; ruĝas antaŭ suno ; ligas li sur Grizan dorson ; orkestojn dek duujn. ..... 
-'157 Dek du orkestojn ŝarĝe ; li metis post akiro ; supre li eksidis mem ; laŭ onia diro. .....  
-'158 Sin sidigas Sigurd ; rajde sur la meto ; Griza kuris sur erikejo ; tiam estis preta. ..... 
-'159 Dek du orkestojn ; ambaŭflanke ŝarĝa ; kuris li trans Tilirojo ; famo min venis larĝa. ..... 
-'160 Griza saltis trans fosaĵon ; rompiĝis rimeno ; kelkaj diris al mi tion ; estis fatalveno. ..... 
-'161 Kuris ĉevalo en sovaĝejo ; ne konis vojon ĝustan ; Sigurd dormis en tiu nokto ; sub malvarma arbusto. ..... 
-'162 Tiel tretas Griza ; ebene ŝtonan valon ; Neniu venas tia poste ; en riĉan reĝan halon. .....  
-'163 Nun baladon finos mi ; ne kantas mi jam favore ; poste ekos alian kanton ; kaj metos ĝin plu memoren. ... 
- 
- 
-===== Tonsilabe ===== 
-### 
- 
- 
-,#4401: <​1,​6-1,​8:​37>​ (# Varianto A: (#VA: mi mifa mi mire do La; LaTi doTi do re mi mi; lala lala sofa mi; mi mifa mi mire do La; VoVo)  
-(/mimi mire doTi LaSo; LaaTiTi dore mi; mimi lala lala ti;ti tila sofa mi ;; #VA)×163) 
-? 
-(#​Strejmoja:​ (#VC: mi sofa mi mido Ti La; LaTi doTi do dore mi mi; lala lala sofa mi; mi sofa mi mido Ti La; h)  
-(/mimi mimi mimi mi; doododo dore mi; mimi lala lala ti;ti tila sofa mi; #VC)×163) 
-? 
-(#Suduroja: (#VS: mi sofa mi dodo Ti La; LaSi LaTi do dodo re mi; mila lala laso so; mi sofa mi dodo Ti La; mimi)  
-(/mire mire doTi LaTi; dodo dore remi; mifa somi soso la;la lala laso sofa; #VS)×163) 
- 
-===== Eksteraj ligoj ===== 
-### 
-* https://​www.youtube.com/​watch?​v=tiYeZGbPAe8 
-* Nacitaga festo: https://​www.youtube.com/​watch?​v=lL3e8doV9kI 
-* Televida montro: https://​www.youtube.com/​watch?​v=Yid7aYzlHS4 
-* Rocka versio: https://​www.youtube.com/​watch?​v=6itO5-FHnC8,​ https://​www.youtube.com/​watch?​v=2Y6YhEf-xKA,​ https://​www.youtube.com/​watch?​v=fVsJYQFRJts ​ 
-* Roka runaĵo: https://​sv.wikipedia.org/​wiki/​Sigurdsristningen 
-* Runsxtonoj: https://​sv.wikipedia.org/​wiki/​G%C3%B6kstenen,​ https://​sv.wikipedia.org/​wiki/​Upplands_runinskrifter_1163 
-* Pri la fabelo: https://​eo.wikipedia.org/​wiki/​Sigfrido_la_drakmortiginto ​ 
- 
-###Fine de la pagxo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aux litero_cx, litero_d, ktp) 
-{{tag>​balado litero_s}} 
sigurda_balado._forgxisto_regin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)