Uzantaj iloj

Retejaj iloj


woman_la_forto_de_cxiu_viro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

woman_la_forto_de_cxiu_viro [22.08.2013 14:36]
127.0.0.1 ekstera redakto
woman_la_forto_de_cxiu_viro [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Woman (La forto de ĉiu viro) ====== 
  
-^Muziko|[[Roberto PIGRO]]| 
-^Originala teksto|[[Roberto PIGRO]]| 
-^Esperanta plenumo|[[Lucio AVITABILE]]| 
-^Tipo|originala kanto| 
-^Originala plenumo|[[Lucio AVITABILE]]| 
-^Arangxado|[[Cristina CASELLA]]| 
- 
-Jen muzika omaĝo al ĉiuj virinoj de la mondo, pere de moderna kaj 
-originala kanto aperinta en marto de 2013 (okaze de la internacia virina tago), verkita de Roberto Pigro kaj kantita de 
-la itala kantisto Lucio Avitabile. La iniciato estas parto de noviga muzika projekto, bazita sur la uzo de Esperanto (apud aliaj nacilingvoj) por gravaj sociaj temoj, financita de la esperantisto Michel Basso. 
-La plenumo de la projekto ĝuis la subtenon ankaŭ de la tre fama itala artisto Franco Fasano. 
- 
-La titolo de la kanto estas "Woman (La forto de ĉiu viro)" kaj la teksto alternigas frazojn en Esperanto kun aliaj frazoj en la franca, la angla, la itala, la hispana, la nova greka kaj la japana. 
- 
-Tiu elekto volas substreki la internaciecon de kanto kaj de mesaĝo tutmonde, ĉiulingve kaj ĉiuloke disvastigendaj,​ sendepende de ideologioj kaj fanatikismoj. La afero estas ĉi-jare des pli signifoplena,​ je la lumo de tiom da freŝaj novaĵoj el pluraj landoj koncerne perfort-epizodojn kontraŭ virinoj, tute anakronismajn en mondo, kiu volas sin opinii pli kaj pli civilizita. 
-===== Teksto ===== 
- 
-Per vi la vivo jen 
-naskiĝas, disvolviĝas... 
-Per vi la spiro mem  
-ja ekvivas kiel fajrer'​... 
- 
-Virino, danke al vi 
-mi spertis la plej belan 
-aferon sur la ter' 
-qui est l'​amour,​ la plus belle fleur... 
- 
-Sen vi la mondo malplenus 
-Sen vi la tero ne terus... 
- 
- 
-//​Refreno://​ 
-**La senco de la vivo 
-la forto de ĉiu viro, 
-μια μέρα δεν θα είναι αρκετή ​ 
-sed lasu min kanti por esprimi al vi... 
- 
-La dankon de ĉiu filo 
-per ogni tuo sorriso 
-vrai coeur de chaque autre coeur de la terre 
-patrino de mi... patrino de ni... 
- 
-Woman...** 
- 
- 
-Kiu batas, frapas vin, 
-tiu estas nur malbrava, 
-sendanka homo, jes, 
-eĉ ne inda je tia nomo... 
- 
-Mujer, ¿qué otro decir? 
-Te estimo, mis palabras... 
-Memoroj de fratin',​ 
-kiu min amis, zorgis, ​ 
-plu vivas en mi. 
- 
-Sen vi ĉi-monde kio restus? 
-Sen vi kiu damne mi estus? 
- 
- 
->//​Refreno://​ 
-**La senco de la vivo 
-la forto de ĉiu viro 
-μια μέρα δεν θα είναι αρκετή 
-sed lasu min kanti por esprimi al vi... 
- 
-La dankon de ĉiu filo 
-per ogni tuo sorriso 
-vrai coeur de chaque autre coeur de la terre 
-patrino de mi... patrino de ni... 
- 
-Woman... 
-** 
- 
- 
- 
-* http://​www.weebly.com/​uploads/​1/​4/​7/​7/​14776524/​woman_con_vox_lucio_master.mp3 
- 
-* http://​kredukristnaskon.weebly.com/​woman-virina-tago-2013.html 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_w virina tago virinoj}} 
woman_la_forto_de_cxiu_viro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)