Uzantaj iloj

Retejaj iloj


3150_-_mesagxo_el_futuro

3150 - Mesagxo El Futuro

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann.

Teksto

Tri mil cent kvindeka. Mesaĝ' el futur'.
La infanoj amas la naturon.
Infanoj hodiaŭ, adoltoj jam morgaŭ.
Gardu nian teron por morgaŭ'!
dronas ĉiu-tage en enu', nur en enu'.

Tri mil cent kvindeka. Mesaĝ' el futur'.
Komputilo montras la naturon.
Ekran' iluminas pejzaĝon belegan
radiantan pli kaj pli da lum'.


Tri mil cent kvindeka. Mesaĝ' el futur'.
La planedoj de la galaksi'
en saĝulkunven' decidigis ke
nia tero devas vivi plu.


Tri mil cent kvindeka. Mesaĝ' el futur'.
Decidantoj, amu la naturon!
Infanoj hodiaŭ, adoltoj jam morgaŭ'.
Gardu nian teron por morgaŭ'!

3150_-_mesagxo_el_futuro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)