Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann kun Bénédicte Léjas.
Lunde frue *dormi plu,
pri laboro pensi nur.
Marde jam *reagu ni,
per nia tuta energi'.pro hazardo, koincido,
al vi donas la bonan tonon.Merkrede ovo, farun', *miel',
fariĝas kuko en hejma fornel'.
Ĵaŭde per kudril', *faden',
tajlu ni laŭ nia fason'.
Vendrede nokte ne estu *solec',
sed diskoteka amikec'.
Sabate nin *lasu en trankvil',
vespere sur sofo kun televidil'.kantu merkredan, ĵaŭdan, vendredan strofon
kantu sabatan strofonDimanĉo servu por *siest',
piedoj sub suno en varma nest'.
* 7 notoj: la francaj notoj nomiĝas do, re, mi, fa, sol, la, si.