Uzantaj iloj

Retejaj iloj


acxulo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Aĉulo

TekstoPaolo CONTE kaj Vito PALLAVICINI
MuzikoPaolo CONTE kaj Michele VIRANO
E-tekstoEmmanuel BOSQUET kaj Felix ZESCH
KantasEmmanuel BOSQUET kaj Felix ZESCH

Ĉirkaŭ 2009, Emmanuel BOSQUET (Emĉjo) kaj Felix ZESCH skribis por la fama itala kanto 'Azzurro' novan tekston ege pli fian, kiu priskribas tipan flankon de la etoso dum E-renkontiĝoj (almenaŭ laŭ la aŭtoroj). Tiu ĉi versio estas ankoraŭ populara dum karaokeo dum junularaj renkontiĝoj.

Teksto

<box right red 25%>

Karafun karaokeo

</box>

Tiom da belegaj knabinoj lascive dancadas tie ĉi
Tamen pli multas la viraĉoj celantaj fie samkiel mi
Nura obstakl' al belulino kun ŝi jam dancas, aĉulo vi

Refreno:

Aĉulo, vi forfikiĝu en angulon, nur lasu al mi
Plezuron miksi la ŝviton mikajŝian salan dum tuŝmoviĝ'
Vi tute meritas ne tiun mamzonon nigran kaj plenan tre
Kontentu per memzorgado, knabinon ĉivespere trovu ne!

Venas nun la momento grava de la konfronto, ek al batal'
Ĉu metu mi pugnegon pezan sur la faŭkaĉon de la ŝakal'?
Ne, li rezignas senreziste, jen venko mia, en la ĝangal'

Refreno

Pri sentoj mi ja tute fajfas, nur al instinkto obeas mi
Kiam finiĝos tiu kanto al ĉambro mia tuj iros ni
Fek! Venas nova fortegulo, brakpuŝas min for kaj diras li

Refreno

Eksteraj ligoj

http://www.ipernity.com/blog/felicx/301621 - Priskribo de la kanto fare de la verkinto Felix

acxulo.1294952788.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)