Uzantaj iloj

Retejaj iloj


acxulo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

acxulo [04.11.2015 13:59]
acxulo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Aĉulo ======
  
 +^Teksto|Paolo CONTE kaj Vito PALLAVICINI|
 +^Muziko|Paolo CONTE kaj Michele VIRANO|
 +^E-teksto|Emmanuel BOSQUET kaj Felix ZESCH|
 +^Kantas|Emmanuel BOSQUET kaj Felix ZESCH|
 +
 +Ĉirkaŭ 2009, Emmanuel BOSQUET (Emĉjo) kaj Felix ZESCH skribis por la fama itala kanto '​Azzurro'​ novan tekston ege pli fian, kiu priskribas tipan flankon de la etoso dum E-renkontiĝoj (almenaŭ laŭ la aŭtoroj). Tiu ĉi versio estas ankoraŭ populara dum karaokeo dum junularaj renkontiĝoj.
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ youtube>​g9N0gYuZ48g|Muziko kaj subtitoloj}} ​
 +Tiom da belegaj knabinoj lascive dancadas tie ĉi
 +Tamen pli multas la viraĉoj celantaj fie samkiel mi
 +Nura obstakl'​ al belulino kun ŝi jam dancas, aĉulo vi
 +
 +//​Refreno://​
 +>Aĉulo, vi forfikiĝu en angulon, nur lasu al mi
 +Plezuron miksi la ŝviton mikajŝian salan dum tuŝmoviĝ'​
 +Vi tute meritas ne tiun mamzonon nigran kaj plenan tre
 +Kontentu per memzorgado, knabinon ĉivespere trovu ne!
 +
 +Venas nun la momento grava de la konfronto, ek al batal'
 +Ĉu metu mi pugnegon pezan sur la faŭkaĉon de la ŝakal'?​
 +Ne, li rezignas senreziste, jen venko mia, en la ĝangal'​
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Pri sentoj mi ja tute fajfas, nur al instinkto obeas mi
 +Kiam finiĝos tiu kanto al ĉambro mia tuj iros ni
 +Fek! Venas nova fortegulo, brakpuŝas min for kaj diras li
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +http://​www.ipernity.com/​blog/​felicx/​301621 - Priskribo de la kanto fare de la verkinto Felix
 +
 +{{tag>​kanto litero_a esperanto filmo}}