Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_kara_hejmoland

Adiaŭ, kara hejmoland’

AŭtoroA. Desselhoff
E-tekstoFriedrich Krohnen
Origina titoloNun ade, Du mein lieb' Heimatland

Teksto

Adiaŭ, kara hejmoland', adiaŭ, hejmoland'!
Mi devas esti vojaĝant', adiaŭ, hejmoland’!
Tial kantas mi per hela son',
Kia estas la migrula ton': Adiaŭ, hejmoland'!

Per ĉiela blu' ridetas vi, adiaŭ, hejmoland'!
Per herbej' kaj kamp' salutas vi, adiaŭ, hejmoland'!
Dio scias: mi nur amas vin,
Tamen nun la dev' forŝiras min, adiaŭ, hejmoland'!

Fluas vi, river', kun plenda ond', adiaŭ, hejmoland'!
Ĉar disiĝas mi de l' heima rond', adiaŭ, hejmoland'!
La lastan signon faras mi
De l’altajo per la man' al vi, adiaŭ, hejmoland'!

adiaux_kara_hejmoland.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)