Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_la_esperantujo

Adiaŭ, la Esperantujo

E-tekstoDina LUKJANEC

Teksto

Adiaŭ, la Esperantujo,
Adiaŭ, mia kara land'.
Adiaŭ, la Esperantujo,
Pri vi fieris mi sen vant'.

Sen vi mi vivos tre enue,
Min vi ravas via sorĉa for'.
Adiaŭ, la Esperantujo,
Vi ĉiam restos en memeor'.

Refreno

Esperantujo, amata tero,
Naive kredas mi, ke estas vi en vero.
Esperantujo, profundan amon,
Al vi ĝis nun mi ĉiam sentas,
Sed, adiaŭ, tamen.

Adiaŭ, la Esperantujo,
Pro brua viv' mi dankas vin.
Adiaŭ, la Esperantujo,
Nin foren pelas la destin'.

Neniu venu vin detrui,
Vin trovu ĉiu vagabond'.
Adiaŭ, la Esperantujo,
prosperu, vivu en estont'.

Refreno

adiaux_la_esperantujo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)