Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_montlando

Adiaŭ Montlando

Esperanta tekstoAgnes B. DEANS
TekstoRobert BURNS
Originala titoloMy Heart's in the Highlands

Teksto

Amata montlando, mi revas pri vi,
eriko kaj cervoj min vokas al si;
en kiu ajn loko vojaĝas mi for,
je l' kara montlando sopiras la kor'.

Adiaŭ, nordlando de dolĉa memor',
la hejmo de indo kaj homa valor';
en kiu ajn lando de l' mond' vagas mi,
la penso kun amo revenas al vi.

Adiaŭ, vi neĝekovrita montar';
adiaŭ, riveroj kaj verda valar';
adiaŭ, arbaroj amataj de mi;
muĝantaj torentoj, adiaŭ al vi!

adiaux_montlando.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)