Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_vi_trankvila_dom

Adiaŭ vi, trankvila dom’

AŭtoroFerd. Raimund
E-tekstoBernhard Loesohe
Origina titoloSo leb' denn wohl, du stilles Haus!

Teksto

Adiaŭ vi, trankvila dom'!
Forlasas vin ĉagrena hom',
Migrante granda kun malĝoj’,
Ne sperta pri la ĝusta voj'.

Adiaŭ vi, belega land',
Liginta min per amruband’!
Vi min edukis, flegis min,
Neniam mi forgesos vin!

Adiaŭ, kara amatin'!
Fidela amo ligos nin.
La manon donu en la hor'
De la disiĝo pro memor'.

Kaj se revenos mi al vi,
Restadu via am’ al mi!
Riĉigos via amo min,
Nenio ajn superos ĝin!

adiaux_vi_trankvila_dom.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)