Adiaŭa

Teksto

La arboj silentas konfide
En nigro-vestita arbar'.
Ĉe l' fajro varmiga jen stare, jen side
Kunvenis en rond' amikar'.
Sesio, praktiko, laboro,
Kaj pensoj pri ĉiutagec'
Forflugis momente el ĉies memoro,
Kaj restis nur nia junec'.

Refreno:

Somero – jam antaŭ forir'.
Tendaro proksimas al fin'.
Forpasis tagoj en fabelo.
Kutima vivo kaptas nin.

Rapidas senzorge la jaroj,
Alvenos post ĝojo angor'.
Sed tiuj ĉi bildoj, pasintaj kaj karaj
Abundas en mia memor'.
Sur polva senhoma panelo
Mi tenas vin mano en man'.
Nur horo – por lasta vagado sencela,
Rideto, senvorta rigard'.

Post horo senbride fluganta
Vin prenos ĉefurba ekspres'.
L' memoro prizorgos momentojn apartajn,
Aliajn atendas forges'.
La voĉojn silent' pereigas,
Forlasas la montojn somer'.
Sed vivas la sent' kiu iam kunigis
Amikojn dum fajra vesper'.

QR-Kodo
QR-Kodo Adiaŭa (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net