Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiauxa_devo

Adiaŭa devo

MuzikoGermana popolmelodio “Nun leb' wohl, du kleine Gasse”
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko

Teksto

Nun adiaŭ, la destino
Min de vi nun vokas for.
Karaj patro kaj patrino
Kaj knabin' de mia kor'.

Kun anim-sufer' senlima
Devas mi forlasi vin.
En la mondo malproksima
Kiu sort' atendos min?

Fremdaj stratoj, fremdaj domoj
Estos tie ĉirkaŭ mi.
Ankaŭ tie loĝas homoj,
Sed ne estas ili vi.

Do mi ĝis la lasta spiro
Preĝos al la dia gvid',
Plenumdĝu la sopiro
Al reveno kaj revid'.

adiauxa_devo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)