Adiaŭa kanto

Teksto

Ĉu ni disiru sen esper'
Sen esper' al reven',
Ĉu ni disiru: sen esper':
Al nova rekunven'?

Rekantaĵo:

Nur estas ĝis revido, frat',
Nur estas ĝis revid'.
Ni certe rekunvenos, frat',
Nur estas ĝis revid'.

Fermiĝu per la manoj nun
Sub nia verda stel',
Fermiĝu per la manoj nun
De l' am' la bela ĉen'.

Rekantaĵo

Ĉar vivos nia ideal'
Ja en la estontec',
Ĉar vivos nia ideal'
En vera amikec'.

Rekantaĵo

Se vi ensalutus, vi povus komenti.
  • adiauxa_kanto_cxu_ni.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:55
  • (ekstera redakto)