Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiauxo_al_novjara_arbo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Adiauxo Al Novjara Arbo

Aŭtoras Bulat OKUĜAVA, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Dm Gm C7 F
Trunk' karmezina de blukanifer', verdaj strobiloj-pendoloj,
D7 Dm E7 A7
Ie en ĉambro ekkirlis aer' - la geamantaj petoloj.
Dm Gm C7 F
Al oldaj kordoj eksonĝis somer', sonas ilia lamento.
Gm Dm A7 Dm
Jen januaro invadis al ter' per strida hurlo de vento.

Ni longe, ŝvite fidelis al vi, vesti, ornami sindonis
Laŭde sonis al vi vodevil', kiun Novjaro komponis.
Ni eĉ ekkredis dum la vodevil' (je simplanima sincero),
Ke la plej ĉarma virina profil' nestas en la konifero.

Dum la disiĝo en la lasta tag', kiam necesas kvitiĝi,
Kial vi ĉiuj forgesis pril' pag', kial do ĉiuj stultiĝis?
Kaj delikataj, kun rara fier', kiel mondumoficiroj,
Kial konfuze rigardis al ter' viaj fidelkavaliroj?

Se ŝlosi tempon ni povus per klap', se estus kuna deziro!
Sed temporadoj jam pretas al frap', venis disiĝo delira.
Kaj, ĉar dum tiu disiĝa tumult' tempo ne haltis proteste,
Tuj ili vin dekrucigis en mut' kaj reviviĝo ne estos.

Mia abi', de la revoj azil', vane vi, ŝajnas, klopodis:
Tiu virina gracila vizi' en la pinglaro erodis.
Mia abi', kiel “Spas-na-krovi”, vi siluetas lontane,
Kvazaŭ amlumo mirinda de vi hele ekflagris , sed vane.

adiauxo_al_novjara_arbo.1172595380.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)