Uzantaj iloj

Retejaj iloj


admirinda_dono

Admirinda dono

Esperanta tekstoKarl WANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Ĉu ankaŭ vi nun Esperanton konas?
Du lingvojn ege nepre ni bezonas,
Por la gepatra lando la unuan,
Por la cetera mondo unu duan.

Ĉu Esperanto estu tiu ĉi?
Jes, ĉar ĝi estas pleje ideala.
Lernebla plej facile estas ĝi
Kaj antaŭ ĉio paca kaj neŭtrala.

Do por preferi ĝin jam tio gravas.
Sed nun aŭskultu ankaŭ, kiel ravas
En kanto kaj deklamo la belsono
De l’ admirinda Zamenhof-a dono.

admirinda_dono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)