Uzantaj iloj

Retejaj iloj


afiksa_kanto

Afiksa kanto

MuzikoMelodio de: A, a, a, valete studia
Esperanta tekstoFr. SWAGERS

Teksto

Ar, ar, ar,
la lupoj en l' arbar';
modele por homar',
inter si ne bataladas,
sed interkompreniĝadas.

Eg aŭ et,
regnego aŭ regnet',
al ĉiuj nia pet':
estu lingv' internacia
parolata kiel via.

In, in, in,
la viroj kaj virin'
facile lernas ĝin;
kante, lude, eĉ infanoj
iĝas tuj samideanoj.

Eĉ, eĉ, eĉ,
ha for! la kruelec'!
kaj vivu la homec'!
blankoj, negroj kaj flavuloj
sur la tero pacemuloj.

Il, il, il,
interkomprenil',
plej bona kuracil',
malbonaĵojn rebonigos
kiuj regnojn ekdisigos.

Uj, uj, uj,
tintigu glasojn tuj
je l' Esperantistuj'!
tute ne malliberejo
Estu nia kunvenejo!

afiksa_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)