Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ahx_moskvo



Aĥ, Moskvo

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

1994

Teksto

Sorĉita cirklo de l’ fortun’ –
jen via fum’, jen via sun’.
Min logis ekde la komenc’
via prudent’, via demenc’.
Al vi mi strebis en la viv’,
mi vin ekamis en naiv’.
Vi, mia brua amikin’,
emociige benis min.
Aĥ, Moskvo…

Du koroj kunis bat’ al bat’.
Ni de Tverskaja al Arbat
feliĉaj paŝis man’ – en man’
tra la vespera diafan’.
Kaj daŭris beno via ĝis
neatendita lasta kis’,
brakumo hasta en sopir’,
ĝis la forir’, ŝia forir’…
Aĥ, Moskvo…

Alia temp’, alia mor’,
alia sono de l’ rumor’:
la nostalgio kun minac’
mitingas nun en ĉiu plac’.
Admonas la promesa krem’
de Blanka Dom’ ĝis monstra Kreml’.
Jen estas honto, jen makul’,
kaj tamen ja, ne via kulp’.
Aĥ, Moskvo…

Bandito en altmoda pelt’
kaj enmigrinto ĉe forpel’,
avinjo en bazara bol’
kun la pramoskva elparol’,
ĉestacidoma mizerul’
kaj la renoma potencul’
elploras sentojn en ebri’,
sed ja, ne fidas larmojn vi!
Aĥ, Moskvo…

Kun mokrideta ironi’
vi vivas plu, vi belas pli
ĉu inter ŝato kaj malŝat’,
ĉu inter ŝtato kaj malŝtat’.
Ne inflacias nur valor’
de via sin’ por mia kor’,
ĉar nur en via reva sin’
mi ree juna sentas min.
Aĥ, Moskvo…

Mi fartas en provinca ŝlim’
kun la espero en anim’,
ke foje vokos laŭ bezon’
konata moskva telefon’.
Denove nokta vagonar,
atendo kaj pasio, ĉar
ne nur ĉefurba kompanin’,
sed vi, amata, vokas min.

ahx_moskvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)