Aj gadasy

Muzikoazerbajĝana popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIaj_gadasy.mid

La vizaĝo - lun',
La rigardo - sun'
Min heligas nun,
Aj gadasy'1).
Revas mia kor',
Vin dum ĉiu hor',
Do ne iru for,
Aj gadasy'.

Refreno:

Ravas vorto vin',
Kaj, se nur ne mi,
Kiu amus vin,
Aj gadasy'?

Mi sopiras, jes,
Nur pri vi sen ĉes',
Pri animkares',
Aj gadasy.
Kvazaŭ suna or'
Via hela glor',
Do ne iru for,
Aj gadasy'.

Refreno


1)
* Aj gadasy' = ame karesa sinturno.
  • aj_gadasy.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)