Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_„krucx_je_verda_krono

Al „Kruĉ' je verda krono”

AŭtoroWilhelm Müller (1821)
E-tekstoFerdinand Pfeil
Originala titoloIm Krug zum grünen Kranze

Teksto

Al „Kruĉ' je verda krono”
Soifo logis min,
Sidadis jen migrulo
En glaso brilis vin'.

Pleniĝis lia glaso
Per freŝa trinkproviz',
Sed trovis jam ripozon
La kapo sur valiz'.

Sidiĝis mi ĉe l’tablo
Rigardis rekte lin,
Amikan la mienon
Ĉu mi ne konas ĝin?

Nun ankaŭ min rigardis
Fremdlanda la migrul',
Plenigis mian glason
Ĝojbrilon en okul’.

Sonigis ni la glasojn,
Je manoj premis nin:
La sanon, koro — frato,
De via amatin’!

al_„krucx_je_verda_krono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)