Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_di_mi_petas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Al Di' mi petas

Noto: Oni libere uzu pli laikan esprimon, “Al fat' mi petas ke”.

Teksto

<box 25% right|Interpreto de la aŭtoro, León Gieco. Jen [[http://subtitle.in/w/ANrQmMl1a1M/GFZdtYN_Vse|versio]] kun subtekstoj.>{{youtube>small:ANrQmMl1a1M}} * La akordoj kongruas kun la proponata kanto. ''[[A]] E F#m
Al Di' mi petas ke,
D C#m Bm
ne l' dolor' lasu min indiferenta,
C#m A E
ke la velkanta morto ne min trovu,

    [[D]]           [[cdim|C#m]]        [[fdim|F#m]]

nenionfara, pigra kaj nekompetenta.''

Al Di' mi petas ke,
ne l' maljust' lasu min indiferenta,
ke neniu frapu mian vangon
sen antaŭe min deklari malkonsenta.

Al Di' mi petas ke,
ne l' milit' lasu min indiferenta
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l' popolo pacosenta.

Al Di' mi petas ke,
ne l' trompad' lasu min indiferenta,
kaj se perfidulo iujn venkas,
ili trovu kiel lin sentigi penta.

Al Di' mi petas ke,
ne l' futur' lasu min indiferenta,
ke la forpelitoj havu ŝancon
travivadi en kulturo diferenca.

Eksteraj ligoj

  • Originala titolo, Sólo le pido a Dios. La ligilo montras itallingvan paĝon kun versioj en pluraj lingvoj, inter ili la originala hispana. Tiu paĝo enhavas multan informon pri la kanto mem.
  • Mia traduko aperis unue en la menciita retejo, pro la instigo de Nicola Ruggiero. Tamen la tiea versio havas la varianton “Al Dio mi petas ke” por la unua verso de ĉiu kvaropo, kiun mi malpli ŝatas.
  • Jen videofilmo de koncerta interpreto de la aŭtoro. Kun la esperanta traduko en la subteksto.
  • Jen plia videofilmo kun interpreto de Antonio Flores kaj Ana Belén.
al_di_mi_petas.1202167613.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)