Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_durruti

Al Durruti

Esperanta tekstoJoMo
Esperanta plenumoJoMo

Teksto

Nun volas mi
Per tiu kanto saluti
Kamaradon Durruti
Kiun tute ne forgesos ni

Fil' de l' popol'
Ene de ĝi li kreskis
Anarkie adoleskis
Kaj batalis por la liberec'

Refreno:

Sciu kaj diru kaj kantu nun
Ke kamarado Durruti ne mortas
Ĉar liajn pensojn kaj vizaĝon
Ni ĉiuj en niaj memoroj portas

Sciu kaj diru kaj kantu nun
Ke kamarado Durruti ne mortas
Ĉar liaj agoj heroaj ankoraŭ
Por ĉiam en nia kor' fortas

Eĉ se iam
Unu kuglo perdita
Per pafisto bandita
Lin forprenis el la batalej'

Refreno

Se vi iras, kamarado
Al barikado, kunprenu min
Se vi iras, kamarado
Al barikado, kunprenu min

Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura
Jes, mi volas lukti kiel montris li
Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura
Jes, mi volas lukti kiel montris li

Se vi iras kun volonto
Ĉiuj al fronto, kunprenu min
Se vi iras kun volonto
Ĉiuj al fronto, kunprenu min

Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura…
Se vi iras, kamarado…
Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura… ×2
al_durruti.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)