Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_fora_cxiel_mi_rigardas_sopire

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

al_fora_cxiel_mi_rigardas_sopire [04.11.2015 14:00]
al_fora_cxiel_mi_rigardas_sopire [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Al fora ĉiel’ mi rigardas sopire ======
 +
 +^Muziko|ukraina popola melodio|
 +^Teksto|M. Petrenko|
 +^E-teksto|[[wpeo>​V. Samodaj]]|
 +^MIDI|{{:​muziko:​al_fora_cxiel_mi_rigardas.mid}}|
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ :​muziknotoj:​al_fora_cxiel_mi_rigardas.png}}
 +
 +
 +Al fora cxiel’ mi rigardas sopire:
 +Ho, kial ne falk’ mi, cxar flugus aspire
 +Mi al la belega senfina liber’
 +Kaj lasus mizeron cxi tie sur ter’.
 +
 +Mi flugus post nubojn por sercxi azilon,
 +Por trovi felicxon kaj koran trankvilon:
 +Mi petus konsolon de l’suno de stel’,
 +Malbonon dronigus en lum’ de l’cxiel’.
 +
 +{{tag>​kanto litero_a kanto ukraina notoj midi akordoj}}