Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_hawaii

Al Hawaii

Esperanta tekstoK. Langgaard

Teksto

En l’ orient'
sub varma vent'
ĉe la laguna rand'
estas, karul',
ĉarma insul'
apud tropika strand'.
Kunprenu min al Hawaii,
al la fabela land',
suno, feliĉo kaj amo
apud la palma strand'!
Kaj ni kantos inter palmoj
je la son' de la gitar'.
Kunprenu min al Hawaii
ĉe la tropika mar'.

Sub la plenlun'
ĉe la lagun'
domon konstruos ni.
Kaj en nokthel'
la ukulel'
sonu por vi kaj mi!
Kunprenu min al Hawaii,
al la fabela land',
suno, feliĉo kaj amo
apud la palma strand'.
Kaj ni kantos inter palmoj
je la son' de la gitar'.
Kunprenu min al Hawaii
ĉe la tropika mar'.

al_hawaii.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)