Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_esperantistaro

Al la esperantistaro

Muzikolaŭ kimra melodio el 1468
Esperanta tekstoF. J. West

Teksto

Al la esperantistaro
tie ĉi kaj trans la maro
nia samideanaro
turnas sin kun am',
Malprosperu ĝi nenie;
Dio donu, ke ĝi plie
kresku dum la jaroj ĉie
ĝis grandega fam',

Rekantaĵo:

Kiel familioj vivu la nacioj;
kresku frata amikeco, ĉesu la envioj.
Baldaŭ homa militado
kaj ĝisnuna malamado
pro la interkomprenado
malaperos jam.

Altidea pacamanto,
patro li de Esperanto,
ĉiam estu la gvidanto
Zamenhof al ni.
Ĉien lia lingvo iros,
tutan mondon ĝi akiros,
naciaron kune tiros
pro la ben' de Di'.

Rekantaĵo

Diru, dum la estonteco,
pri la lingva utileco
por afer' de ĉiu speco
en la homa rond'.
Daŭre ni klopodu ĉiam,
celon lasu ni neniam
ĝis la glora tago, kiam
aŭdos nin la mond'.

Rekantaĵo

al_la_esperantistaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)