Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_fratoj

Al la fratoj

Esperanta tekstoL. L. ZAMENHOF
Tipoorigina teksto

Teksto

Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero!
Regas ankoraŭ nokto sen lumo,
la mondo dormas obstine;
Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
por lumi, brili senfine.
Forte ni staru, brave laboru,
kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo!

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros :
Sen malhonora malkuraĝeco
ni kion povos, ni faros.
Glora la celo, sankta l' afero,
la venko — baldaŭ ĝi venos ;
Levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ĝoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj riĉa :
Nia laboro kaj pacienco
la mondon faros feliĉa!

al_la_fratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)