Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_ni_donita_junagx

Al ni donita junaĝ'

MuzikoA. Ostrovskij
TekstoO. Fadejeva
E-tekstoK. Gusev
MIDIal_ni_donita_junagx.mid

Teksto

Kiel bonas jaroj niaj junaj,
Eble morgaŭ ĝoje trovos ni
Mian amon en la kampoj sunaj,
Novan stelon en la galaksi'.

Refreno:

Al ni donita junaĝ'
Kun sia suna vizaĝ',
Varmigas nin rideto ĝia,
Fortigas ĝia kuraĝ'.

Al ni donita junaĝ'
Kun sia suna vizaĝ',
Varmigas nin rideto ĝia,
Fortigas ĝia kuraĝ'!

Do per kio marki vojon nian,
Ke ne vane pasu nia jun'?
Miaj manoj faru bonon ĉian,
Sen laciĝo ni laboru nun.

Refreno

Taŭzu gaje, vento, niajn harojn,
Kaj origu vangojn niajn, sun'.
Kun la kanto marŝu, amikaro,
Tra feliĉaj jaroj de la jun'.

Refreno

al_ni_donita_junagx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)