Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_nova_lignodom

Al nova lignodom'

AŭtoroAbato Bovet
Esperanta tekstoJ. Reisinger
Tipotraduko
Originala titoloLe vieuх chalet

Teksto

Staradis sur la monto
Malnova lignodom'.
Ĝin ŝirmis alta fag',
Sur la tegmento flirtis flag'
Staradis sur la monto
Malnova lignodom'.

Disfalis sur la monto
Malnova lignodom'.
Neĝvento, kun terur'
Detruis ĝin ĝis roka mur'.
Disfalis sur la monto
Malnova lignodom'.

Johano sur la monto
Rapidis al la dom'.
Dolor' ekkaptis lin
Pro la dometo en ruin'.
Johano sur la monto
Rapidis al la dom'.

Vidiĝas sur la monto
Jen nova lignodom'.
Konstruis jam Johan'
Pli bela ĝín laŭ nova plan'.
Vidiĝas sur la monto
Jen nova lignodom'.

al_nova_lignodom.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)