Al vi mi venadus

Al vi mi venadus, se mi povus,
se vin patro al mi doni volus,
vin, filinon sian, karulinon mian,
se li vin nur al mi doni volus.

Sub fenestro via akvo staras
kaj ĝi mian vojon al vi baras;
„Trans la akvon saltu, ĉe la pordo haltu
kaj vi vidos, kiel mi vin amas.“

  • al_vi_mi_venadus.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)