Al vi venante per arbarvojo

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloKdyž jsem k vám chodíval přes ty lesy
MIDIal_vi_venante_per_arbarvojo.mid

Teksto

Al vi venante per arbarvojo,
ah, ho per arbarvojo,
trovis mi, junulin',
vin en ĝojo, ah, ho ve, vin en ĝojo.
Nun vi estas sen koloro,
eble ne lasas vin dormi koro,
ah, ho ve, dormi koro.

Al vi venante mi post pluva hor',
ah ho ve, post pluva hor',
trovis vin kiel de rozeto flor',
ah ho ve, rozeto flor',
/: Nun vi estas sen koloro, :/
eble ne lasas vin dormi koro,
ah ho ve, dormi koro.

Al vi venante mi al fenestret',
ah ho ve, al fenestret',
trovis vin, karulin', kun la ridet',
ah ho ve, kun la ridet'.
/: Nun vi estas sen koloro, :/
eble ne lasas vin dormi koro,
ah ho ve, dormi koro.

Al vi venante mi tra via kort',
ah ho ve, tra via kort',
vidis, ke arbarist' trompas per vort',
ah ho ve, trompas per vort'.
/: Arbaristo ne plu venas, :/
tial junulinon dolor' tenas,
ah ho ve, dolor' tenas.

QR-Kodo
QR-Kodo Al vi venante per arbarvojo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net