Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alarmkanto_de_la_liberaj_sportuloj

Alarmkanto de la liberaj sportuloj

MuzikoMelodio de: Wer seine Hände falten kann
Esperanta tekstoN. B.
Tipotraduko
Originala plenumoHerbei, herbei, ihr Turner all
Originala tekstoM. RÖDER

Teksto

Alvenu tuta sportular'
El ĉiu part' de l' mond'.
Anoncas de l' aŭroro klar'
Tagiĝon jam en rond'.
Kuniĝas vicoj niaj
Tuj post la nokta ĉes'.
Eĉ sen la kokokrioj
Nin vekis tagprogres'.

For, for, vi sklaviĝema sent',
Ĝojega laŭta kri'
Penetras ĝis la fundament'!
Liberaj estas ni,
Malnovon ni estingas,
La novo nia cel',
Standardon ruĝan svingas
Ni de batal-ribel'!

Ĝi furiozas pro koler',
Malnova sporto — art',
Plendkanto ĝemas tra l' aer',
Ĉar ni libera part'.
Ne ĝenas nin la bruo,
Antaŭen montras voj',
Nin gvidas nov-instruo
Al granda venk' kaj ĝoj'.

Kuraĝon nur, libera band'!
Ataku freŝe nur!
Al ni, proleta batalant',
Ke falu lasta tur',
Reakciuloj tremas,
Pro venk-antaŭefik'!
Jam murojn ni dispremas,
Solviĝas kelka brik'.

Elvokas tondre melodi':
Liberaj en amas',
Malnov-sportulajn frazojn vi
Likvidu per frakas'!
Ho flugu, ruĝstandardo,
Antaŭen en batal'.
Ni sekvas vin kun ardo,
Al via vojsignal'!

alarmkanto_de_la_liberaj_sportuloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)