Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alestu_fidelaj

Alestu, fidelaj

Origina titoloAdeste fidelis
E-tekstoMontagu C. Butler
MIDIalestu_fidelaj.mid

.

Teksto

Alestu, fidelaj ĝoje triumfantaj.
Venu, ho venu vi al Betlehem!
Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Tamen naskita el la virgulin',
Dio en vero, Dio generita;
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
Kantu la aŭloj de ĉielo mem:
“Gloro al Dio en supera alto”!
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Ame ni danku al la Dia bebo,
Kies naskiĝon gaje festas ni:
Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Latina teksto

Adeste fideles laeti triumphantes
Venite, venite in Bethlehem
Natum videte Regem Angelorum
Venite adoremus
Venite adoremus
Venite adoremus Dominum

Deum de Deo, lumen de lumine
Gestant puellæ viscera
Deum verum, genitum non factum
Venite adoremus
Venite adoremus
Venite adoremus Dominum

[Interlude]
.

Gloria in excelsis Deo
Venite adoremus
Venite adoremus
Venite adoremus Dominum


Alia versio:

alestu_fidelaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)