Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alia_aventuro

Alia aventuro

TekstoAnna BURENIUS
MuzikoAnna BURENIUS
KantasLa Perdita Generacio (Anna)

Teksto

Lasas mi la fenestron malferma en ĉi-vesper'
ĉar mi ne volas maltrafi la magion en l'aer'
kaj se mi sentus ĝin
mi eksterigus min
kaj enigus min
en stelan aventuron

Ĉu sentas ankaŭ vi en tiu-ĉi sitstem'
ke tro grandan spacon havas la perfektem'
kaj se vi pensus pri
libere elekti
ĉu iam vi restus en trankvil'
en tiu ĉi fizika mondo
aŭ ĉu vi flugus
ĉu vi flugus

Refreno:

Via vento ekeniras min
via vento ekplenigas min
mia sento pluigas sin
via sento eksplodigas min
via vento ekstarigas min
via vento eksaltigas min
mia sento ekflugigas min
via vento eksteligas min

ĉu iam vi restus
aŭ ĉu vi atakus

Eksteraj ligoj

alia_aventuro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)