Almozul'

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Almozul',
kien vi iras en vintra vesper'?
en viaj sentoj mortis jam la esper',
ne plu brilas la okul'…

Almozul',
ĉu vi ĉiam vivis same,
ĉu vi ĉiam vagis vane,
ne sciante pri futur'?

Almozul',
ĉu iu amis iam ankaŭ vin,
ĉu vi sentis korpon de virin',
vin tenantan kun plezur'?

Almozul',
kien vi iras en tiu temp',
ĉu vi serĉas iun kun varma sent'
sur fora pac-insul'?

  • almozul.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)