Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amazonka_bronsxtejn

Amazonka Bronsxtejn

Kanto, populara inter rusaj amatoraj kantistoj, parodia traduko de Mikaelo Bronŝtejn, 1981
Vidu ankaŭ alian tradukon.

Teksto

Ĉe rivero Amazonka-
suno brilas sen la ĉes'.
Ĉe rivero Amazonka
baldaŭ estos la kongres'.
La progres' de Esperanto
tie venos al kulmin',
kaj mi vidas eĉ en sonĝoj,
ke mi ankaŭ venos ĝin.

Refreno:

Jes, al haveno Liverpul
kun esperantistar'
navigas ŝipoj de l'insul'
trans vasta -vasta mar',
kaj rekte-rekte al Brazil',
Kaj rekte al Brazil!
Mi ankaŭ volas al Brazil',
al malproksima land'!
Ŝipoj Don' kaj Magdalena (3-foje)
al kongreso prenu min!

Min ne logas jaguaroj,
nek beleco de la land',-
mi nur volas partopeni
en kongres' de Esperant'!
-Trankviliĝu, stulta knabo,-
diras panjo kun kares',-
Ĉu ne povas vi diveni,
kiu iros al kongres'?!

Refreno:

Jes, el haveno Liverpul'
sen esperantistar'
navigas ŝipoj kun Betul'
trans vasta-vasta mar',
kaj rekte-rekte al Brazil',
kaj rekte al Brazil'!
Mi ankau volas al Brazil',
al malproksima land'!
Ŝipoj Don' kaj Magdalena (3-foje)
al kongres' ne prenas min!
amazonka_bronsxtejn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)