Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ami

Enhavtabelo

Ami

Teksto/MuzikoValentina NAN

Teksto

Ami

Ami estas stari
Mano-en-mane
Antaŭ la vivo
Kune kun vi.

Ami estas manĝi
Ĉe sama tablo
La ĉiutagan panon
Kune kun vi.

Refreno:

Sed vi silentas, ne vidas min
kaj miaj vortoj afliktas vin.
Sed vi silentas, ne vidas min,
ĉar vi ne amas, vi ne amas min.

Ami estas danci
En somera pluvo
Kun nudaj piedoj
Kune kun vi.

Ami estas sperti
Pli feliĉajn tagojn
En malfruaj noktoj
Kune kun vi.

Refreno

Ami estas revi
Aŭdacajn revojn
En trankvilaj tagoj
Kune kun vi.

Ami estas kanti
En ĉiu vespero
Kanti tiun kanton
Kune kun vi.

Refreno

Eksteraj ligoj

ami.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)