Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amitaj_amataj_amotaj

Amitaj Amataj Amotaj

Muziko kaj vortoj de Mikaelo Bronŝtejn, 1994.

Teksto

Degelis ie en aŭtun'
folio de la dekkvin jaroj.
Min ne atendas miaj karaj
ĉe lignofajro de la jun'…
Sed diablo prenu la dekkvin,
aspiras mi revidi ĉiujn, -
al la urbeg' de fianĉinoj,
al la urbeg' de fianĉinoj
trajnaĉo kota trenas min.

Refreno:

Aĥ! miaj amitaj, amataj, amotaj!
Ja restis almenaŭ lumbildoj kaj fotoj…
mi pretas glorigi vin verse kaj kante,
mi ree vin vidas en sonĝoj ermitaj,
aĥ, miaj amotaj, amataj, amitaj!

Hontindas ŝteli karbojn el
fajrujo fremda, fum' kamena,
se vokas en la sonĝo svena
brilanta fore sola stel'.
Ho ve -stelplenas firmament'!
Mi ofte gapis kaj hezitis.
Steletoj inter fingrojn glitis,
Steletoj inter fingrojn glitis,
doninte varmon por moment'.

Refreno

Min pelas ia stranga fort'
denove kvazaŭ knabo ami,
en sankta fajro ree flami
ĝis la forbrul', ĝis dolĉa mort'.
Mi vin reamas en memor'
anstataŭ pli prudente kalvi.
Mi freŝajn rozojn portas al vi,
mi freŝajn rozojn portas al vi
de la ne tre konstanta kor'!…

Refreno
amitaj_amataj_amotaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)