Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amo_al_la_naturo

Amo al la naturo

MuzikoKarl Knopf
Esperanta tekstoJohanna Zschepank
Tiponova teksto

Teksto

Ho, naturo, freŝa, verda.
Mi vin amas en maten',
kiam blank-nebulo kuŝas
sur floreto, pin', fraksen’ —
kiam rivereto dolĉe
rakontadas per plaŭdad',
kaj alaŭdo ĝoje trilas,
sonas merla amkantad'.

Ho, naturo, granda, vasta.
Mi vin amas dum la tag',
kiam suno varme brilas
tra la foliar' de l’ fag', —
abeletoj bru-zumante
sukon serĉas en la flor',
Tiam, ho naturo bela,
trankviliĝas mia kor'.

Ho, naturo pacoplena.
Mi vin amas je l’ vesper'.
Ĉio jam ĉirkaŭe dormas.
Susurado en aer'!
Luno en arĝenta brilo
staras sur la firmament’.
Mil steletoj klare lumas:
Sankta pac'! Ĉiela sent'.

amo_al_la_naturo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)