Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amo_kaj_asfalto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Amo kaj Asfalto

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

Ĉu vi iris jam amejen?
Kiam? Kun kiu? Kaj kiom da fojoj?
Ĉu mi vin konduku tien?
Ke mi ja konas tiom da malsamaj vojoj
Ĉiuj iel supreniras
Forlaso de la plank' estas kvazaŭ obsed'
Flugi ja ne malfacilas
Tute ne estas la gravito fatalaĵo sed

Refreno:

Se timas vi pro altec'
Restu malalte
Mi ŝvebos en ekzaltec'
Vi pezos surasfalte

Fidu, sekvu, admiru min
Kaj foriros per miaj respondaj sentoj
La pezigaj dubo kaj tim'
Kiuj malsuprenigas nin de la tegmentoj

Vidi la mondon desupre
Donos pli da malpezemo al la pied'
Pli da flugemo enŝultre
Kaj ni ĉiam alproksimiĝados la sunon sed

Refreno

Kio okazas al mi nun?
Ke vi forĵetis mian belan proponon
Ne nur ne altiras la sun'
Sed ŝajnas, ke mi enprofundiĝas en la grund'

Ĉar atingis min dolor'
Pro vi senhalte
Mi dronadas en rankor'
Vi restas surasfalte

Refreno

Eksteraj ligoj

amo_kaj_asfalto.1639413823.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)