Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amu_rin

Amu rin

Muziko
Esperanta teksto
Gijom' Armide

Teksto

Por
Unu kor'
Unu am'
Pluraj poroj

Per
Unu buŝ'
Unu haŭt'
Pluraj tuŝoj

Tutkore
Ne signifas ekskluzive
Vive
Ami ne nepras unuoble
Noble
Kunardu ĉiuj braĝoj

Por
Unu kor'
Unu korp'
Tiom da kaĝoj!

Refreno:

Amu rin
Vi tiel des pli kapablos ami min
Mi dank' al ri des pli lernos ami vin
Mi petas do kara, se vi amas min,
Amu min kaj rin, amu nin


Amu rin
Amo elkoriĝas ĉiam kaj sen fin'
Malutilas ĝin gardi en sia sin'
Mi ne estu kial' por via abstin'
Amu rin kaj min, amu nin


Amu, amu

Sub
Unu arĉ'
Unu man'
Pluraj kordoj

Al
Unu dom'
Unu hom'
Pluraj pordoj

Fidinde
Ne signifas fidele
Bele
Ami ne nepras ununure
Mure, sekure, serure

Refreno


Refreno

En
Unu mont'
Unu rok'
Pluraj fontoj

Eksteraj ligoj

amu_rin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)