Uzantaj iloj

Retejaj iloj


anda_hxaleo



Anda ĥaleo

Teksto
Muziko
El tradicia andaluza kanto
E-tekstoKaj Tiel Plu
KantasKaj Tiel Plu

Popolkanto el hispana milito

Teksto

Mi grimpis sur verdan pinon
por klopodi ŝin rigardi
kaj vidis nur polvo-nubon
de l'aŭto kiu ŝin portadis.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Jam la tumulto finiĝis,
iras ni al pafadego.

Mi grimpis sur verdan pinon
por vidi ĉu Franco1) venis
kaj vidis nur blendo-trajnon
kiu bone pafadegis.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Franco formalaperos.

Mi veturis blendo-trajne
voje al Andaluzio.
Ĝin vidis Queipo de Llano2)
kaj ekforfuĝis pro tio.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Queipo formalaperos.

Tra nordaj teroj de Burgos
estas Mola en ribelo.
Ni vidos lin forkuranta
kiam blendo-trajno venos.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Mola formalaperos.

anda_hxaleo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)