Uzantaj iloj

Retejaj iloj


anim_kaj_koro

Anim’ kaj koro

TekstoTito MANLIO
MuzikoSalve d'ESPOSITO
E-tekstoDoris A. SINCLAIR
KantasAlberta CASEY

Origina titolo: Anima e core

Teksto

Vi estas mia viv', Anim' kaj Koro.
Mi vivas nur por vi, Anim' kaj Koro.
Deziron havas mi nure vin ami
Per tuta kor', per la anim', tra tuta viv'!
Stelkronon faros mi kaj genuiĝos.
La manon prenu vi, mi vin adoras.
Malfermu do la pordojn de la ĉielo.
Ĉiel' de vi kaj mi, anim' kaj Koro.
Ni ofte pro malharmonio
Pasigis tempon en sufer';
Al vi sugesti nun pri io
Mi volas en sincer':
Kapricojn viajn lasu fore,
Ni restu kor' ĉe kore.

anim_kaj_koro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)