Uzantaj iloj

Retejaj iloj


animperturbo



Animperturbo

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

Mi tristas, mi ĝojas, mi volas forgesi
Kaj penas konstante memori.
Mi certas kaj dubas: ĉu nei aŭ jesi?
Atenti aŭ tute ignori?

Mi revas, sed restas en mondo malvasta,
Mi damnas kaj kore kompatas.
Mi fortas kaj feblas, kun honto malĉasta
Jen krudas kaj jen delikatas.

Refreno:

Ĉu vere la suna radi' min preteros
En tiu ĉi denso ĝangala?
Ĉu vere inspir' en la mond' efemeros,
Eternos nur spleno banala, nur spleno banala?

Mi longe koleras kaj tuje pardonas,
Mensogas por veron akiri.
Mi tro multe prenas, sed ĉu ion donas?
Ĉu eblas kun timo admiri?

Mi ĝuas suferon, silentas kaj krias,
Mi ĉion travidas kaj blindas.
Mi estas saĝul', sed eĉ tion ne scias,
Ĉu diri pri ĉio ĉi indas.

Refreno

MIDI-dosiero

animperturbo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)