Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ankoraux

Ankoraŭ

TekstoF. MIGLIACCI
MuzikoClaudio MATTONE
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Ancora

Teksto

Malfrunokte. Mi ne dormas.
Vi daŭrc estas fiksa penso.
Sen vi ĉi mondo mia mornas
kaj ĉiu penso vin koncernas.
Tiome mi penegis por vin havi
por naski nian amon tro acerban
kaj nun, ke mi vin amas, mi vin perdas.

Ankoraŭ Ankoraŭ Ankoraŭ
ĉar mi depost tiu nokto
ne amoris plu eĉ fojon dis de vi
kaj por mi ne gravas tio dis de vi
eĉ ĉeeste de anĝelo dirus mi
ne flugigas vi samalten kiel ŝi.

Malfrunokte. Mi ne dormas.
Mi pordon fermas kaj malfermas
la em' de vi min daŭre dornas,
ideo misa en mi ĝermas.
Freneze venos mi al via domo
mi ĵetos al fenestro via ŝtonojn
piede frapos vian pordon sen kun vano
Ankoraŭ Ankoraŭ Ankotaŭ
ĉar mi depost tiu nokto
ne amoris plu eĉ fojon dis de vi
kaj por mi ne gravas tio dis de vi

ankoraŭ amata ankoraŭ.

ankoraux.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)