Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ankorauxfoje



Ankoraŭfoje

El la kasedo Antaŭ du jaroj

Teksto

Ankoraŭfoje vidi volas mi
vian sorĉan ĉarmon ĉe l'okuloj.
Min alridis vi por konversaci'
ĉe l'giĉet' de l'kunloĝado de junuloj.

Ankoraŭfoje kanti volas mi
kune kun vi per gitar' sonora.
Nun el mia lip' fluas melodi'
kiun de vi lernis mi kun vol' fervora.

Kial en okul' elfontas larm'?
Kial koron premas tia varm'?
Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'.
sed lontanas via kor'.

Ankoraŭfoje tuŝi volas mi
vian manon fortan sed teneran.
Ĉirkaŭ kampa fajr' ronde dancis ni
rememoras mi ĝojhoron la vesperan.

Ankoraŭfoje aŭdi volas mi
vian voĉon plenan de sereno.
En orelo mia ankoraŭ ĝi
sonas kiel serenado en refreno.

Kial en okul' elfontas larm'?
Kial koron premas tia varm'?
Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'.
sed lontanas via kor'.

Ankoraŭfoje sonĝi volas mi
pri promen' duopa sur la plaĝo.
Nur en sonĝo povas malkaŝi mi
mian veran koron al vi kun kuraĝo.

Ankoraŭfoje iri volas mi
al la laga bord' en Wanihama.
Vin revidos mi, ne en iluzi',
kaj konfesu amon mi per vorto flama.

Kial en okul' elfontas larm'?
Kial koron premas tia varm'?
Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'.
sed lontanas via kor'.


Kial en okul' elfontas larm'?
Kial koron premas tia varm'?
Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'.
sed lontanas via kor'.

Poŝtelefone

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

1)
aŭtora permeso por publikigo ricevita
ankorauxfoje.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)