Annika

MuzikoTrygve Nordlöf
E-tekstoPoul THORSEN

Noto: Aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 107
Balado pri antikva dramo feroa.

Teksto

Ĉe la fajro el torfo, senflame ardanta,
dum tempesto skuegis la domon,
mi aŭskultis al voĉo de milda aĝulo,
kiu flustris mistere la nomon:
Annika!
Morta ŝi vivas en oldaj rakontoj,
drona ŝi drivas laŭ vento kaj ondoj,
dum muĝas la maro, kaj densas la nuboj ĉe
Dimun.

De plej frua juneco en Sandoy1) famiĝis
ŝi per haroj pli nigraj ol nokto,
kaj ridetis per dentoj rabbeste perfektaj
la varmsanga filino de l' vokto,
Annika!
Gape avidis ŝin pretaj junuloj,
frape rebridis ŝin patraj skrupuloj,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Tamen vermo la vokton en karno mordadis:
la pasio pri kartoj, kubĵeto.
Tio nutris ĉe riĉaj aĝuloj esperon:
iam estos objekto de l'veto
Annika!
Tial ĉe l' vokto la tinto metala,
tial en nokto maldormis ŝi pala,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Tial velis matene post veto gajnita
la maljuna patrono de Dimun
al bieno tutsola ĉe l' fino de l' mondo
enkaĝigi la virgan viktimon
Annika!
Krutis kastele el maro la roko,
grimpis ŝi pele de naŭza apogo,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Sed de kiam la naŭzo estigis inklinon
- aŭ kaduko por amo altiris?
Rigardante al suno-subiroj kun spleno
ombrojn ĉirkaŭ okuloj akiris
Annika!
Ĝis de servuta servisto subite
trafis ŝin gluta ekvido ekscite,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Kial kombas ŝi harojn laŭ ŝultroj molrondaj
kaj al paŭzo tagmeza sopiras?
Kial senpacience, per paŝoj elastaj,
al plej densaj herbtufoj foriras
Annika!
Pri la respondo libeloj silentas,
nur al la ondo tjalduro2) lamentas,
dum muĝas la maro, kaj densas la nuboj ĉe
Dimun.

Kiel fulmo alvenis sciigo el Dimun:
la patrono forlasis la vivon!
Kaj esploro pravigis la pezan suspekton -
por veneni nur havis motivon
Annika!
Aris ŝalupoj, kaj eĥis admonoj -
baris la ŝtupojn lavange la ŝtonoj,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Post du jaroj eliris dekreto, ke leĝo
kun valido en Fero-insuloj
ne esceptas la paron adultan sur Dimun,
sekve mortu laŭ leĝaj reguloj
Annika!
Kaptis ŝin lite, poste grimpo en blindo,
trupo perfide de l' juna aminto,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Sed fileto baraktis per man' diafana
kaj lulite la panjon admonis.
Lastan fojon butonis ŝi la ĉemizeton;
laktokremon, nur kremon ordonis
Annika!
Mevoj rikanis el montoj torente,
rem-akompanis la viroj silente,
dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe
Dimun.

Ĉe l'publika dronigo en golfo de Torshavn3) sian robon ruĝsilkan ŝi petis.
Sed pro l' densa hararo la kapo ne sinkis,
kun doloro al tondo ĝin cedis
Annika!
Morta ŝi vivas en oldaj rakontoj,
drona ŝi drivas laŭ vento kaj ondoj,
dum muĝas la maro, kaj densas la nuboj ĉe
Dimun.

1) Insulo norde de Dimun
2) Stranda “pigo”, hematopo, nacia birdo Feroa
3) Ĉefurbo Feroa
QR-Kodo
QR-Kodo Annika (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net