Uzantaj iloj

Retejaj iloj


anorako

Anorako

Muziko
Teksto
Francesco Guccini (franĉesko guĉini)
Originala titolo Eskimo

Noto: almenaŭ en okcidenta eŭropo anorako estis kunligita kun studentaj ribeloj kaj politikaj movadoj fine de ía sesdekaj kaj komence de la sepdekaj jaroj. ĝuste en tiuj jaroj ĝia uzo populariĝis en junularaj rondoj. sankta luĉia kaj la servist-arkado estas lokoj en la centr-itala urbo Bolonjo. ĝani (Gianni) estas itala viva nomo kaj l.s.d. estas drogo.

Teksto

dimanĉo tia, tiam en septembro,
verŝajne ĝi ne pezus tiel ĉi
somero mortis laŭ alia tembro
ĝis antaŭ dudek jaroj pli-malpli

kun senkonscio en la pubosubo
revolucio kaŭris sub la saĝo
vi plene pagas kaj laŭ inflacio
pro via tiu ĉi matura aĝo

sed dume vi ŝanĝiĝis tre malmulte
eĉ se nun estas en ekspozici'
la io, kion mi alstrebis stulte
kaj stulte filozofiumis pri

ĉe vi de tiam ne ŝanĝiĝis multo
kaj se vi nun komprenas pri orgasmo
duone klaras mia jun-tumulto
vi nun centjaras kaj sen entuziasmo

mi portis tiam simplan anorakon
pro malriĉeco kaj ne pro prefero
ĝi ne simbolis klas-konscian jakon
por mi ne estis tiu la afero

mi portis senmakulan konsciencon
kaj ĝin mortigi estis via celo
vi uzis vian tutan paciencon
per fotoj familiaj kaj mantelo

jes ja, ŝanĝiĝis mi de tiu dato
la anorako, kiun konis vi,
ankoraŭ nun ĝin portas mia frato
vi portus ĝin sed jam ne rajtas vi

ne eblas ŝanĝi flankon pro kapricoj
nur poste kaj pro ia mondo-spito
vi nun promenas kun liberaj cicoj
mi faris tion tiam sen medito

ni estis kune en sankta luĉia
sub la servist-arkado dum krist-nasko
mi pensis ke bolonjo estas mia
dum dancis ni kun karnavala masko

ni ambaŭ lasis iun eks-amikon
sen dramoj, sen kialoj, sen ŝancelo
pro pulovero sentis mi ĝen-pikon
min ĝenis tiu aĵo, la mantelo

miaj fingroj sentis jam ribel-impeton
sed mono tute mankis en la poŝo
por mi vi pagis la kinej-bileton
neniam iris vi kun ul' sen groŝo

mi ne komprenas kial vi min amis
malsamis mi je ĉiu via kliŝo
sed inter multaj, kiujn vi enflamis,
inklinis vi al ĉi bedaŭra fiŝo

unuafojaj floroj ne plu estis
en tiu jaro, en la sesdekoka,
finfine la ribelon mi ekfestis
aŭ simple fuĝis el medi' sufoka

ankoraŭ vi atendis ilin, tamen
mi jam diskriis ke ĵus “mortis dio”
kaj mortis la sistemo, punkto, amen!
kaj revis pri dilan' kaj kompanio

kaj ĝani ĵus revena de londono
detale li prelegis pri l.s.d.
lekciis al ni ĉiuj pri la fono
de geedziĝo laŭ hipia modo

ni kiuj ja neniam faris tion
ni kiuj ja neniam tion faros
ni spektis ĉi-kreskantan utopion
kaj vidis ke problemoj ade aros

kaj eble nin konsolis nur amoro
amoro kun iomo da perturbo
en lito luprenebla nur dum horo
sur kiu kuŝis vice tuta urbo

amoro laŭ la stilo “je la diablo”
ĉu vidi aŭ ne vidi vian nudon
en tre malvarma ĉambra malgrablo
dependis de klimato ne de prudo

nun kiam ni ja povus tion fari
nun kiam la problemoj estas for
ni ree ŝatus por amoro stari
malantaŭ muro en malfrua hor'

nun kiam spertas ni pri preskaŭ ĉio
ni stare umus ree laŭ la kliŝo
kaj pro la damne granda nostalgio
ni riskus malpurigi vian tapiŝon

parolu ni pro emo al parolo
ni ridu por ne plori ĉar en fin'
pensante pri tiama nia bolo
mi gapas nun kompate vin kaj min

mi tamen nun imagas ke kvazaŭe
ni ree estas tiam en la fablo
por esti dekkvin jarojn malantaŭe
kaj havi ĉion nur pro la probablo

je dudek jaroj ĉio estas ebla
je dudek jaroj ĉio estas, eble.
je dudek jaroj kiom da imagoj
la kapo plenas nur je stultaj blagoj

aŭ eble tiam estis ni ni memaj
kaj la juneco estas iluzio
post diskoj kaj debatoj plur-problemaj
diru la veron, nu, ĉu restas io?

nun en septembro ĉi dimanĉa tago
ĝi malrapide venas al la fino
kun la kutima tre sencela vago
dum zorgas mi pri aĵoj laŭ rutino

kaj same pensas eble la amikoj,
eksuloj, rezignintoj, forgesintoj
ludantaj per pasinto-mistifikoj
dum pensas ili pri malaperintoj

kun mia anorako laŭ kutimo
ankoraŭ ne sendita al arhivo
mi faras mian eblon sed en limo
kaj morgaŭ zorgos, eble, pri la vivo

plukantos mi al vi ĉi tiun kanton
kantitan same jam ali-okaze
ignoru ĝin, vi jam ignoris kvanton
kaj temas pri la lastaj ĉiu-kaze

anorako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)