Uzantaj iloj

Retejaj iloj


anstataux_plezur

Anstataŭ plezur'

Teksto & MuzikoJuan DEL ENCINA
E-tekstoRoel Haveman
KantasAkordo
  • Originala titolo: Más vale trocar.

Teksto

Anstataŭ plezur',
Prefere doloro
Al senama koro.

Ho, dolĉa la morto
Dum vivas la am':
Soleca vivsorto
Kaj mort' estas sam'.
Pli indas balzam'
De aĉa doloro
Ol senama koro.

La viv' malaperas
Se am' estas for;
La vivo prosperas
Ĉe am' kun valor'
Pli indas la plor'
En morna doloro
Ol senama koro.

Ĉe am' sen sufero
Perdiĝas kontent';
Ĝin trafas mizero
Pro manko de tent'.
Pli indas turment'
De trista doloro
Ol senama koro.

Muzikfolioj

Eksteraj ligoj

anstataux_plezur.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)