Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauparolo_de_prapatra_kaciko

Antaŭparolo de Prapatra Kaciko

Teksto

Ekde nememorebla tempo niaj sovaĝaj animoj ĉi tie loĝas.
Janderu´ nin kreis el spiro kaj argilo de tiu ĉi grundo.

Li kreis Gŭarasi´, la sunan Dion, kaj la belan Ĵasi´,
la lunon, Reĝinon de la Nokto.

Li kreis dion Akŭanduba, kiu trudas ordon per la sono de la fluto.
Li kreis Abasai´, Dion de la bataloj.
Li kreis ankaŭ multajn gravajn diojn,

Al Kiuj nia popolo ja kredas.
Multaj raraj bestoj jam ne ekzistas,
Belaj raraj arboj jam ne ĝermas.

Sed la eĥoj de niaj sovaĝaj kantoj ankoraŭ eĥas en la aero.
Por ke ankaŭ nia historio ne perdiĝu en la tempo,
Ni rakontos nun al vi…

antauparolo_de_prapatra_kaciko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)